30.7.06

Qana / Caná


"Kanao"

Kaj estis sango en la tuta lando Egipta.
Eliro 7, 21


Krimuloj revizitas la krimejon
en Irako, en Libano.

La pugno ĥirurga de Davido,
armoj de Goliato.

Limbe, plia provo
ripeti la miraklon en Kanao:

ne akvon fari vino
sed verŝi sangon.



Madrid, 30.7.2006


[Qana: Hubo sangre por todo el país de Egipto. (Éxodo 7, 21) // Los criminales regresan al lugar del crimen / en Iraq, en el Líbano. // El puño cirujano de David, / armas de Goliat. // En el limbo, un nuevo intento / de repetir el milagro de Caná: // no el agua convertirla en vino / sino derramar sangre.]

6 comentarios:

Anónimo dijo...

Estimata,
mi estas Nicola Ruggiero, zorganto de la blogo "Poetoj por la paco" www.poetojporlapaco.com
Mi shategus afishi tiun chi vian poemon en la supremenciita blogo, kaj estus felichega se vi mem partoprenu en tiu projekto.

pacon,
Nicola

Jorge dijo...

Volonte! Sed "Kanao" aperu kune kun "Promesita tero" kaj kun resendo al mia esperantlingva blogo.

Anónimo dijo...

Mi dankas vin elkore! Morgau ili aperos (sed jam nun mi aldonas ligilon al via esperantlingva blogo).

pacon,
Nicola

Jorge dijo...

Dankon! Kaj varman saluton el Tajvano

Jorge dijo...

Mi rimarkis ke la poemoj aperas sur aparta pagho, alireble per ligilo. Chu ili ne povus aperi rekte sur la chefpagho, kiel la poemoj de Nervi k.a.?

Anónimo dijo...

Farite :-)

Nicola